taŭgi

*taŭg/i (ntr)

  1. (io) Esti bona por io, uzebla por ia celo: ne ĉiuj fruktoj taŭgas por la manĝado (B); supozante, ke mia karto povos taŭgi al vi por ia alia okazo (Z); kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro (Z); ilia teksaĵo ne taŭgos por vesto (X); la kanto ne taŭgas por la tamburo, tute ne taŭgas dum la Diservo kaj en Paska mateno (Z); tiu artikolo ne taŭgas por nia gazeto; tempaĝo, kiu taŭgas por nenio, nur por remaĉadi la farojn de la antaŭa tempo (Z); la rozoj taŭgas nur por rigardi kaj flari ilin (Z); kio servas por ĉio, taŭgas por nenio (Z); por kio taŭgas kuri?
  1. Havi ian valoron, povi esti uzata: E. tute taŭgas praktike; unu vido taŭgas, pli ol dek aŭdoj (Z); de ŝafo senlana eĉ lanero taŭgas (Z).
  1. (iu) Havi kapablon por io: ili estis enuigaj, neniu taŭgis por kompanio (Z); mi konvinkiĝis, ke mi por la komuna medicina praktikado tute ne taŭgas (Z); li taŭgas nek por studo, nek por ludo (Z); homoj, kiuj tre malbone taŭgos kiel memstaraj gvidantoj (Z).
  • taŭga
    Tia, ke taŭgas
    1. ĝi: E. montriĝis kiel lingvo taŭga en ĉiuj rilatoj (Z); mi opinias la nunan tempon ne taŭga por tia iniciativo;
    1. li/ŝi: li estas la sola taŭga prezidanto (Z); ricevi ian taŭgan instruiston por la gramatiko (Z); ni ne havas ankoraŭ en aliaj landoj personojn pli taŭgajn por la nomitaj oficoj (Z); la supervivo de la plej taŭgaj, laŭ la darvina teorio.
  • taŭge
    En taŭga maniero: li taŭge plenumis sian komision.
  • taŭg (ec)o
    Eco de io, iu taŭganta: lingvo havanta nenian praktikan taŭgon (Z); taksi ies taŭgecon por plenumi taskon.
    RIM. 'taŭgeco' estas ideo pli vasta ol 'konveneco'; 'konveni' insistas pri ĝusta adaptiĝo de io al ĝia speciala uzo, 'taŭgi' rilatas al ĉiuj ĝiaj uzoj: tetaso konvenas nur por trinki teon, sed ĝi taŭgas ankaŭ kiel ĉerpilo, mezurilo; 'servi' kaj 'utili' montras prefere la bezonon, kiun oni havas pri io aŭ la profiton, kiun io donas. Io, kio 'servas' por ia celo, plej ofte 'taŭgas' por ĝi, sed ne ĉiam: glacipeco povas servi kiel lenso al ludanta infano, sed ne taŭgas por tia uzo.
  • netaŭga
    Tia, ke ĝi, li, ŝi ne taŭgas por iu tasko: vi elektis la netaŭgan ŝlosilon; en okazo de netaŭgeco ĝi havos la rajton anstataŭigi lin per alia persono (Z).
  • sentaŭga
    Tia, ke ĝi, li, ŝi taŭgas por nenio, havas nenian taŭgecon: mia versaĵo ricevis formon tute senĝustan kaj sentaŭgan (Z); tiuj novaj versoj estas tute sentaŭgaj (Z); homo sentaŭga, homo malbonfarema (X); ĉiuj malbonaj poetoj, gazetistoj kaj artistoj, kiuj estas tute sentaŭgaj (Z); la mondo estas tute sentaŭga! (Z).
  • sentaŭgaĵo
    Io, kio povas servi al nenio.
    skorio, rubo.
  • sentaŭgulo
    Homo, kiu havas nenian valoron: se oni kutimigas sklavon al dorlotiĝado, li poste fariĝas sentaŭgulo (Z).


    Grundo taŭĝas por vinberujo. Hektaroj de semotaŭga tero. La strukturo kiu nun ŝajnas la pli taŭga estas:. La supervivo de la plej taŭgaj. maltaŭge farita. Prezenti proponon en taŭga formulo. sen'taŭga. sentaŭgaĵo. taŭga por. tio taŭgas.
    deci. facila. konveni. necesa. oportuna. servi. utila.
    . bona. kvalito. malbona. utila.

    Iel rilatitaj:

    -aĉ adekvatx bonx bravx decx facilx konvenx kvalitx malbonx necesx novx proponx servx strukturx super suprx utilx uzx