Satano

Satan/o

  1. Anĝelo, akuzanta la homojn kaj denuncanta iliajn kulpojn: unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por starigi antaŭ la Eternulo, venis ankaŭ Satano inter ili (X).
  1. [KRISTANISMO] ĉefo de la ribelintaj anĝeloj: Satano min tentis (Z); estis donita al mi sendito de Satano, por min kontuzi (N); (f) iru malantaŭ min, Satano (N) (Jesuo al Petro).
  • satano (1)
    [KOMUNUZO] Diablo: falis el mano prenu Satano (Z) (pp senvaloraĵo); esti anĝelo inter homoj, sed Satano en la domo (Z); plenumi sian vorton, eĉ se ĝi estus donita al la Satano (Z).
  • Satana (maj. aŭ min.)
    Karakteriza je Satano; Satana rikano.
  • satanismo
    1. Kulto al Satano. [VIDU] nigra meso.
    1. Volonta serĉado kaj sekvado de la malbono.


    Iel rilatitaj:

    sorĉx