baseno

  1. Artefarita kavaĵo, ĝenerale profunda jam ĉe la rando, por teni akvon: granda baseno (Z) (de fontano); baseno de naĝejo; baseno en parko.
  1. [ŝipoj] Parto de haveno, ŝirmita kontraŭ la marventegoj: tajda baseno (libere komunikiĝanta kun la maro); kluza baseno (kien oni penetras nur tra kluzoj).
  1. [geografio] Parto de lando, tra kiu fluas rivero kun siaj alfluantoj.
    akvodislimo.
  1. [geografio] Ronda aŭ ovala valo.
  1. [geologio] Geomorfologia unuo, kies sedimentaj tavoloj faras samcentrajn rondojn aŭ ovalojn ĉirkaŭ enpremiĝinta centro.

RIM. Ne uzu 'baseno' en la senco de 'pelvo'.
  • salbaseno
    Malprofunda baseno de sallaguno.
    baseno

    baseno


    Iel rilatitaj:

    fiŝx havenx kavx kluzx lagx naĝx valx ĝardenx