sudo

*sud/o

  1. Tiu parto de la horizonto, kuŝanta maldekstre de observanto, kiu sur la ekvatoro rigardas la subirantan sunon: sin turni al sudo.
  1. Unu el la kvar ĉefpunktoj; simbolo: S: sud-eosto (SE), sud-uesto (SU); la vento blovis de sud-okcidento (Z).
  1. Tiu parto de la terglobo aŭ de lando, kuŝanta en la direkto de sudo: vojaĝo al sudo (Z); la sudo de Francio, de Svedio.
  1. Unu el la du polusoj de magneto.
  • suda
    1. Troviĝanta en la sudo: en ĉiuj pli sudaj landoj (Z); la temperamento de la sudaj virinoj; la sudaj ŝtatoj de Usono; la iama Suda Maro (meze de Nederlando, 5°30'E, 52°30'N) nun nomiĝas Isel-lago; la Sudaj Maroj (sude de Pacifiko). [VIDU] antarkta.
    1. Venanta de, aŭ rigardanta al, tiu direkto: suda vento; la suda fasado, portalo de la katedralo.
  • sude
    En la suda direkto: sude oni vivas nude; sude de N. pereis la ŝipo; rigardi suden.
  • sudano (X)
    sudulo.
  • Sudisto
    [HISTORIO] En Usono, partiano de la sudaj ŝtatoj, favoraj al la sklaveco, dum la milito de 1861-1865.
  • sudulo, sudlandano
    Persono, loĝanta en suda lando aŭ landoparto.
    RIM. 'sud' estas uzata pref-e, por signifi la sudan parton de kontinento, lando aŭ oceano: Sud-Ameriko, Sud-Koreio, Sud-Atlantiko ktp.
  • Sud-Afriko
    Vd Afriko.

    sudo


    nordo.okcidento.oriento.
    geografio. geografo. suno. tero.

    Iel rilatitaj:

    Sunx antarktx aŭstralx geografix geografx terx