torturo
tortur/o
- Kruela turmento, uzata aŭ por eltiri konfeson aŭ por puni: mi vin ne submetos al korpa puno aŭ al torturo (Z); la torturo per akvo, per elektro; oni tiel volonte kredus, ke la torturo estas historia forgesitaĵo! . [VIDU] torturbenko.
- (f) Kruela turmento, fizika aŭ morala: la torturo de la soifo en la dezerto.
torturi (tr)
Submeti al torturo: ili mortigis milojn da Hebreoj, aŭ torturis ilin (Z). torturado
Konstanta uzo de torturoj. torturejo
Ejo, destinita al torturado. torturilo
Objekto, uzata por torturi. torturisto
Homo, kiu praktikas torturadon.
Iel rilatitaj:
benkx