bedaŭri

  1. ĉagrene sentadi la perdon de iu aŭ de io: bedaŭri la mortintan patrinon, la forpasintan junecon; ruinigita estas Nineve: kiu bedaŭros ĝin? (X); ne bedaŭru hieraŭan! (Z); nia bedaŭrata prezidanto.
  1. Sentadi ĉagrenon pro io, kion oni faris aŭ ne faris: mi bedaŭras mian severecon (Z); mi bedaŭras, ke vi ne akiris la povon labori (Z); ŝi tute ne bedaŭris, ke ŝi iris returne (Z); (abs) kiu ne konfidas, tiu ne bedaŭras (Z); dum en la (kriza) tempo aliaj amikoj per vortoj bedaŭris, s-ro Trompeter sen vortoj agis (Z).
  1. (ark.) Kompati.
    penti, domaĝi.
  • bedaŭro
    Sento de bedaŭranto: bedaŭro de iu pri io; havi, senti, esprimi la bedaŭron ne povi helpi iun; bedaŭro k ĉagreno ŝuldon ne kovras (Z).
  • bedaŭre
    Kun bedaŭro: mi bedaŭre eksciis pri lia morto.
  • bedaŭrinda
    1. Meritanta, naskanta bedaŭron: bedaŭrinda perdo, eraro, elpaŝo; tiu ĉi traduko, pro manko de mono, bedaŭrinde ne povis esti eldonita (Z); sed bedaŭrinde tio ĉi estas al ni tute neebla (Z).
    1. (ark.) Kompatinda: vi fantazias, mia kara, vi estas bedaŭrinda (Z).
  • bedaŭrindaĵo
    Okazaĵo, kiun oni povas bedaŭri.
  • bedaŭrinde
    Pro bedaŭrinda kialo aŭ bedaŭrindaj cirkonstancoj.
    domaĝe.
    bedaŭri

    bedaŭri


    Amare bedaŭri la perditan tempon de la juneco, la forpasintan junecon. Bedaŭre ekscii pri ies morto. bedaŭri sian diron. bedaŭrinde. bedaŭro. ĉagreno. domaĝi. Esprimi la bedaŭron ne povi helpi iun. kiel bedaŭrinde. kompati. Mi bedaŭras mian severecon. Ne bedaŭri hieraŭon. Nia bedaŭrata prezidanto. Pente bedaŭri. penti. perdo. Postuli bedaŭresprimojn.
    malbona. pardoni. riproĉi. suferi.

    Eble rilatitaj:

    admonx, ah!, aĥ!, dirx, helpx, pasx, timx,