penti

*pent/i¹ (pri aŭ tr)

Senti bedaŭron pro farita kulpo kun deziro ripari ĝin kaj plu ne rekulpi: la Eternulo pentis, ke li kreis la homon sur la tero (X); ŝi pentis tutkore pri sia peko (Z); ne pentu, ke konfidis vi (Z); tiam oni pentas pri sia nesingarda elekto (Z); se ili ne pentos siajn malbelajn agojn (Z); li forkaptis ĝin de vi.-Li tion ĉi pentos! (Z); pekinto pentas, kolero silentas (Z).
  • pento
    Bedaŭro, ke oni pekis, kulpis, eraris: li klare pruvis sian penton; mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn al pento (N).
    kontricio. [VIDU] pentofari.
  • pentigi
    Fari, ke iu pentu: lin mi pentigos pri tiu ago!

    Iel rilatitaj:

    atricix bedaŭrx preĝx