hipoteko

hipotek/o (1)

[JURO] Rajto, laŭ kiu nemoveblaĵo aŭ ŝipo servas kiel garantiaĵo por monŝuldo: preni, doni hipotekon pri io; aĉetisto de bienoj kun ĉiaj hipotekoj (Z).
  • hipoteka
    Rilata al hipoteko: hipoteka akto.
  • hipoteki (tr)
    ŝarĝi nemoveblaĵon per hipoteko: li hipotekis ĉiujn siajn domojn.
  • hipotekado
    Ago hipoteki: ŝiphipotekado.

    Iel rilatitaj:

    bankx