rubo

*rub/o

  1. Restaĵoj de ruinigita konstruaĵo: el la rubo de la (forbrulinta) domo elstaris nur kelke da nigraj traboj (Z); la remparon (de la kastelo) oni povis ankoraŭ vidi, sed ĉirkaŭe estis rubo, nenio krom rubo (Z); ĉu ili revivigos la ŝtonojn (de Jerusalem), kiuj fariĝis amaso da rubo? (X).
  1. Forĵetindaj rompitaĵoj el ŝtono, briko, gipso ks: musko kaj rubo, kiuj defalis de la tegmento (Z); rubo de pluvronĝitaj statuoj; la masonistoj ĉiam restiĝas post si multe da rubo; ŝtopi per rubo la internon de murego.
    fatraso.
  1. [GEOLOGIO] Amaso el teraĵoj aŭ ŝtonaĵoj, defalintaj de rokoj aŭ alportitaj de akvoj, kiu surkovras la originan grundon. SIN. falaĵo.
    regolito.
  1. Forĵetindaĵoj: (f) tiuj ritoj kaj ceremonioj estas neesenca rubo; liberigi la vojon el la rubo de la superstiĉoj.
    koto.
  1. Rubaĵo.
  • ruba
    Rilata al rubo: ruba tavolo, konuso.
  • rubaĵo
    Senvaloraj, neuzataj diversaspecaj restaĵoj: rubaĵdeponejo, rubaĵbruligado, rubaĵprilaborado.
  • rubejo
    Loko, kie oni forĵetas rubon, rubaĵojn: multaj batalŝipoj, antaŭ nelonge konstruitaj, jam senvaloriĝis kaj estas taŭgaj por la rubejo.
  • rubujo
    Ujo por rubaĵoj: pedalrubujo (kies kovrilo malfermeblas sen helpo de manoj).
  • ferrubo
    Ne plu uzeblaj metalaj pecoj.
  • toksrubejo
    [EKOLOGIO] Rubejo, kie oni deponis leĝe aŭ kontraŭleĝe toksajn substancojn.

    rubo

    Bildvortaro


    81-01 -10 : disdivido de rubaĵoj; apartigo, specigo de rubaĵoj
    81-01 : reuzemblemo; recikligoemblemo
    81-02 : verda punkto de la firmao Duales System Deutschland AG
    81-03 : biorubujo (verda rubujo) por organikaj rubaĵoj
    81-04 : pakumrubujo (flava rubujo kun verda punkto) (flava ujo) por pakmaterialo
    81-05 : flava sako kun verda punkto por pakumrubo
    81-06 : restaĵrubujo por nereŭzeblaĵoj (griza rubujo)
    81-07 : kontenero por senkolora vitrorubo
    81-08 : kontenero por verda vitrorubo
    81-09 : kontenero por bruna vitrorubo
    81-10 : kontenero por paperrubo
    81-11 -13 : rubkolektado
    81-11 : rubujo
    81-12 : rubokamiono
    81-13 : rubaĵisto
    81-14 -19 : recikligejo
    81-14 : blua kontenero kun rubaĵpremilo, kompaktigilo
    81-15 : kontenero por vestorubo
    81-16 : kontenero por ŝurubo
    81-17 : bareloj por ruboleo kaj rubofarboj
    81-18 : baterikolektujo
    81-19 : laŭspecigaj rubkonteneroj (por metaloj, ligno, plasto)
    81-20 -28 : rubobruliga instalaĵo por produktado de televarmo kaj energio (skeme)
    81-20 : depona ŝakto
    81-21 : rubaĵkolektujo
    81-22 : gruo
    81-23 : eniga funelo
    81-24 : vaporigilo; vaporproduktilo
    81-25 : filtroaparataro
    81-26 : bruligejo kun krado
    81-27 : fumgaslavilo
    81-28 : fumtubo
    81-29 , 30 : recikliga instalaĵo
    81-29 : alkonduko de reŭzeblaj materialoj
    81-30 : prilaboro de reuzeblaj materialoj

    Iel rilatitaj:

    balax domx recikligx vagonx