po

*po

  • I- Prep. signifanta: 'en egalaj partoj, konsistantaj el', kaj uzata por montri, ke la kvanto aŭ mezuro esprimata de la numeralo aŭ vorto esprimanta kvanton, ne rilatas unufoje al ĉiuj objektoj aŭ personoj kune rigardataj, sed ja rilatas ripete kaj sinsekve al ĉiu el ili aparte: ili estis starigitaj en vicoj po ses en unu vico (Z); ŝi riĉevis du lecionojn (kostantajn) po dudek spesdekoj por horo (Z); mi fumadis cigaredojn (kostantajn) po 25 rubloj por cento (Z).
  • RIM. 1 Oni atentu pri tio, ke 'po' enkondukas ĉiam la distribuatan kvanton, ne tiujn unuojn, inter kiuj oni ĝin dividas: enmiksi gutojn po tri en glason da akvo (ne: *tri gutojn po glaso), veturi po cent kilometroj en horo (aŭ hore) (ne: *cent kilometrojn po horo).
    RIM. 2 En multaj frazoj kun 'po', unu substantivo estas sk. La formo de la ĉeestanta substantivo dependas de ties funkcio en la frazo: ĉiu grupo havas la rajton sendi al la kongreso (sk. delegitaron) po unu delegito por ĉiu plena deko da siaj membroj (Z); mi legos (sk. la libron) en ĉiu tago po dek kvin paĝoj (Z); eniris al Noa en la arkeon (sk. bestoj) po du el ĉiu karno (specio) (X); veluro, kostanta (sk. monon) po tri guldenoj por ulno (Z). Konsekvence, kiam la ĉeestanta substantivo estas akuzativigita, ĝi evidente ne dependas de 'po', sed de la verbo: al ĉiu li donis po kvin (sk. dolaroj) dolarojn (Z), aŭ, pli klare: al ĉiuj li donis dolarojn po kvin; same: al ĉiuj li donis dolarojn po unu; tiuj studentinoj havas amantojn po pluraj.
  • II- Pref. , almetebla al numeralo aŭ kvantesprima vorto, kun la sama disdivida kaj ripeta senco: vendi pogrande (Z), pomalgrande; aĉeti popece, pometre; preni medikamenton pogute; pogranda fruktistino (Z); pogrupa aliĝo.
  • RIM. 3 En kelkaj okazoj oni povas preskaŭ indiferente uzi la vorton 'po' aŭ la suf-on 'op': ili marŝis po kvar en ĉiu vico aŭ ili marŝis kvarope en vicoj. Tamen oni prefere uzu 'po', se oni celas atentigi pri kvanto ripete rigardata aparte, oni prefere uzu 'op', nur se oni celas atentigi pri kvanto rigardata kiel formanta tuton: la ekskursantoj devis disiĝi por la nokto kaj loĝi po du aŭ tri en diversaj hoteloj (emfazo pri diseco), sed: en tiu urbo miloj da mizeruloj loĝas okope aŭ dekope en unu ĉambro (emfazo pri kuneco).

    po

    PMEG: [po]

    Aĉeti vinon po dek boteloj. distribui. La ŝipo kuras po 8 nodoj(n).. Marŝi po du en vico, laŭkolumne, laŭvice, takte. mezuro. numeralo. -op. prepozicio. Tiu drapo kostas po dek frankojn por metro. Vendi cigarojn po skatolo.
    kvanto.

    Iel rilatitaj:

    kvantx por ĉirkaŭ