cenzuri

cenzur/i (tr)

[ POLITIKO] Esplori k kontroli presaĵojn, precipe laŭ politika k morala vidpunktoj: cenzuri libron, gazeton, filmon.
  • cenzuro (1)
    1. [POLITIKO] kontrolo cenzuranta, ĝenerale ŝtata: mi pensas, ke apartajn ekzemplerojn la cenzuro tralasos (z); kiam la manuskripto estos subskribita de la cenzuro [...] (z); stampa marko por la cenzuro (Z).
    1. [PSIKOLOGIO] Psika mekanismo, per kiu la bildoj k sentoj malpermesitaj de morala aŭ socia idesistemo estas aŭtomate repuŝataj en la nekonscion.
  • cenzuristo
    Oficisto, komisiita por cenzuri: al simpla cenzuristo povas iri ĉiu, sed al la estro [...] (Z).
    RIM. 'cenzuro' neniam signifas: taksocifero en ekzameno aŭ kurso.

    Iel rilatitaj:

    POLITIKO cenzorx kontrolx presx taksx teatrx