tial

*tial


Pro tiu kaŭzo, motivo: hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn (Z); la homoj ne komprenas unu la alian kaj tial ili tenas sin fremde unu kontraŭ la alia (Z); ĉar vi forĵetis ĉiujn miajn konsilojn, tial mi ridos ĉe via malfeliĉo (Z); ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj (Z).
  • tial, ĉar; tial, ke
    Kunmetita subjunkcio, signifanta: 'pro tiu, ke': mi petas tion ĉi tial, ĉar mi scias la inklinon de la plimulto da homoj (Z); mi devas peti la leganton ne preni tro facile (neserioze) miajn rimedojn de solvo sole nur tial, ĉar ili aperos al li eble kiel tro simplaj (Z); ĉiuj ŝatis E-on nur tial, ke ĝi alproksimigas reciproke la korojn de la homoj (Z); se Volapük akiris certan nombron da adeptoj, tiu ĉi estas nur tial, ke la ideo de lingvo tutmonda estas alta kaj alloga (Z).
  • tiala
    Rilata al la dirita kaŭzo: oni devas decidi pri la celoj de la du kunsidserioj, por eviti la duoblan laboron kaj la tialan perdon de tempo.

    PMEG: [tabelvortojje -al]



    Iel rilatitaj:

    do ke ĉar