ol

*ol

Konj. , esprimanta diferencon: ŝi estas pli ol bela, ŝi estas belega; kaj uzata
  1. por enkonduki la duan parton de neegaleca komparo: pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero (Z); pli feliĉa estas donanto ol prenanto (Z); li ne estas generalo, sed ne malpli valoras ol generalo (Z); kiu nenion timas estas ne malpli potenca ol tiu, kiu ĉion timas (Z); la fiero malutilas pli multe ol la malsato kaj soifo; li parolas pli ol li pripensas.

RIM. 1 Oni vidas, ke la komparitaĵo, kiu sekvas 'ol', havas ĉiam saman formon kiel tiu, kiu ĝin antaŭas (substantivo, adjektivo, infinitivo kc). Se temas pri substantivoj kaj pron-oj, ilia formo dependas de ilia rilato kun la elipsitaj vortoj de la dua parto de la komparo: li vin amas pli ol ĉiujn (Z) (sk. li amas); li vin amas pli ol ĉiuj (sk. amas vin).
  • 2 por enkonduki diferencon inter du ebloj, ecoj ks: mi preferas ĉirkaŭmordi de malsato miajn ostojn, ol per mortigo akiri vivon en riĉeco (Z); ili eble elektos alian solvon, ol ni elektis (Z); li havas malsaman karakteron ol lia patro.
    1. por signi diferencon de tempo: antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron (Z); antaŭ ol forveturi, li manĝis; post ol li, enirinte, ekvidis la kapitanon, li kraĉis pro malŝato.
    1. por enkonduki frazon kun subjunkcio; oni do povas havi ol ke, ol kiam, ol kiel, ol kiom, ol se ktp, laŭ la senco de la prop.: estas por mi nenio pli bona, ol ke mi forkuru (Z); pli bone estas, ke la komitato faru tro malmulte, ol ke ĝi facilanime faru ian paŝon (Z); liaj instrukcioj estas tro konfuzaj, ol ke mi povus ilin ripeti; ŝi estis tute alia, ol kiel li ŝin imagis al si (Z); ne elspezu monon pli frue, ol kiam vi ĝin posedas; ŝi alnaĝadis multe pli proksime al la tero, ol kiel kuraĝus iu alia (Z); mi havas pli bonajn okulojn, ol kiel oni pensas (Z); li estas pli lojala, ol kiel mi kredis; pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti (Z); taksi iun pli alte, ol kiom li meritas (Z); sia montras pli grandan intimecon, ol kiom montrus la vorto ĝia (Z); la signaloj estas miloble pli fortaj, ol kiom montras la teorio (aŭ: ol laŭ teorio); pli da nuboj, ol kiom la Nordo scias (Z); pli bone estas iri seninfana en la ĉielon, ol se ambaŭ, la patro kaj la filo, iras en la inferon (Z).
  • RIM. 2 'kiom' povas esti elipsita post 'ol', se la kunteksto tion ebligas: ekzistas en ĉiel' kaj sur la tero pli da aferoj, ol en la lernejoj instruas filozofoj (Z).
  • ol²
    [MUZIKO] Sufikso , kiu, aldonite al numeraloj ekde du, donas la nomojn de neregulaj notgrupoj: duolo, kvinolo; triolo estas tri notoj, kiuj okupas la daŭron de du samspecaj; sesolo de okonoj ludiĝas en la tempo de kvar okonoj.
    trioleto.

    ol

    PMEG: [ol]



    Iel rilatitaj:

    ke