aborti


aborti (1) (ntr)

  1. Naski antaŭtempe nevivipovan idon: se viroj [...] frapos gravedan virinon, k ŝi abortos [...] (X).
    akuŝi.
  1. (f) Halti en sia evoluo, kreskado: kiom da laŭte reklamitaj projektoj de lingvo internacia ridinde abortis!
    fiaski.
  • abortigilo
  • Ilo, per kiu oni estigas aborton.
  • aborto
    Ago de ino, kiu abortas: aborto de bovino, de malsanulino.
  • abort (it)aĵo
    Nevivipova antaŭtempe naskita ido: fine li aperis al mi ankaŭ, kiel al la abortaĵo (N); kiel abortitaĵo kaŝita mi ne ekzistus (X).
  • abortigi
    1. Kaŭzi aborton ĉe ino: la abortigo estas malpermesita en pluraj landoj; abortiga operacio, drogo.
    1. (f) Haltigi la evoluon, kreskadon de io: per lertaj manovroj li abortigis la ribelon.


  • Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    naski
    fiaski
    ido

    Iel rilatitaj:

    -id fiaskx gravedx haltx naskx