halucino

halucin/o

[MEDICINO] Erara percepto de sensaĵo, dum ekzistas nenia ekstera objekto kapabla ĝin produkti: halucinojn povas estigi forta febro; kolektiva halucino (ĉe homamaso).
  • halucina
    Rilata al halucino: halucina deliro, teruro; (f) halucina filmo (tia, ke ĝi povus estigi halucinojn).
  • halucini (tr)
    Senserarigi, kaŭzante halucinojn: halucinato (malsanulo sentanta halucinojn).
  • haluciniĝi
    Percepti halucinojn: oni demandas sin, ĉu Hamleto estas haluciniĝinto.
  • halucinozo
    Psika perturbo, karakterizata de multoblaj halucinoj, ofte kritikataj de la paciento, ofte sen deliro. SIN. halucina deliro.

    halucino


    Iel rilatitaj:

    delirx vojaĝx