mastiko
*mastik/o
- Rezino, ricevata per incizo en la trunkon de lentisko.
- Miksaĵo el kreto kaj linoleo, kiu malmoliĝas sekiĝante kaj servas por alfiksi vitrojn al fenestroj.
- [KOMUNUZO] Nomo de diversaj pastecaj substancoj, uzataj por ŝtopi truojn aŭ kunigi objektojn. [VIDU] cemento, luti.
mastiki (tr)
ŝtopi aŭ kunigi per mastiko. mastikarbo
[BOTANIKO] Lentisko.
Iel rilatitaj:
arbx
cementx
vitrx