viruso

virus/o

  1. Enĉela parazito, kiu konsistas nur el nuklea acido (RNA aŭ DNA) kaj kelkaj proteinoj: viruso deturnas la ĉelon de ĝia normala metabolo, devigante ĝin sintezi virusajn proteinojn kaj nukleajn acidojn kaj sekve produkti viruserojn, kiuj migros kaj penetros en alia(j)n ĉelo(j)n.
  1. (ark.: ĝis komence de la 20a jc) Patogena mikrobo, precipe ĉiu el la tiam ne bone konataj.
  1. [KOMPUTIKO] Komputila programo, kiu reproduktas sin, normale per trompado de homoj, kiuj senscie rulas ĝin.
    Troja ĉevalo, vermo.
  • enkromosoma viruso
    Viruso, kies genaro enkorpiĝis en kromosomon de la gastiganto kaj tial ne patogena. SIN. proviruso.
  • libera viruso
    Viruso libera en la gastiganto kaj tial patogena.
  • virusero
    Virusa partiklo, videbla per elektrona mikroskopo, kies dimensioj estas ĉ. 20-350 nm.
  • virusologo
    Fakulo pri virusologio.
  • virusologio
    Studo pri la virusoj kaj virusozoj.
  • virusozo
    Virusmalsano: poliomjelito, aidoso, herpeto estas virusozoj.
  • retroviruso
    RNA-viruso kapabla integri DNA-transskribaĵon de si en kromosomon.
  • ultraviruso (ark.) = viruso 1 (viruso 2, trapasanta la ordinarajn porbakteriajn filtrilojn).

    Iel rilatitaj:

    aidosx azidotimidinx aŭreomicinx bacilx bakteriofaĝx bakterix ebolx gripx