imponi

impon/i (ntr) (1)

Kaŭzi tian respektan admiron, ke oni emas cedi, aŭ obei, aŭ kredi: nenia registaro venos al ni, se ni mem ne imponos per nia forto (Z); mi supozas, ke al vi imponis la diversaj pseŭdo-filologiaj rimarkoj de la komitatanoj (Z); al la amaso tiaj instruitaj (erudiciaj) paroloj tre imponas (Z); lia persisto imponas al ĉiuj (B); granda, solena kaj imponanta festo (Z); imponantaj ordenoj (Z); ne imponi per sia eksteraĵo.
  • impona
    Tia, ke ĝi imponas: impona manifestacio; imponaj ruinoj, monumentoj; ne impona, modesta teniĝo.
    grandioza, majesta, solena, okulfrapa.
  • imponeco
    Eco de iu aŭ io impona.
    aŭtoritato, prestiĝo.

    Iel rilatitaj:

    artifikx