robinio

robini/o


[BOTANIKO] G. (Robinia el fabacoj) de trunkarbustoj kaj arboj kun plume kunmetaj folioj, kiuj ĉebaze plejofte havas dornojn po du, modifiĝintajn stipulojn, restantajn plu kelkajn jarojn post la falo de la folio, kaj kun blankaj, rozaj aŭ ruĝaj floroj en pendaj grapoloj; ĉ. 4 sp-oj el N Ameriko, pororname kultivataj.
  • ŝajnakacia robinio, pseŭdoakacia robinio
    Sp. de robinio (R. pseudoacacia) el E Usono, naturigita en Eŭropo, arbo plantebla sur malriĉaj grundoj, kultivata i.a. por heĝoj kaj iuloke forstumata. SIN. ŝajnakacio.

    robinio


    Iel rilatitaj:

    akacix arbx