aromo

Delikata, agrabla k subtila odoro de kelkaj plantoj aŭ aliaj substancoj: la aromo de vino, de kafo; aromo de spicoj k floroj leviĝis al ili (Z); ĉiu floro havis balzaman aromon (Z); aromherboj, pizoj; (f) tiuj rakontoj ne povas transdoni la aromon de la realeco (Z); ni ambaŭ enspiradis per plenaj pulmoj la aromon de romantikeco.
  • aroma
    Havanta aromon: aroma likvoro (Z), aero (Z);aromaj laŭrarboj (Z), lilioj.
  • aromi (ntr)
    Elspiri aromon: rozoj aromis en la nokto.
  • aromaĵo
    Substanco havanta aromon: oni uzis aromaĵojn en Egiptujo por mumiigi la kadavrojn; ili venis al la tombo, alportante la aromaĵojn (N).
  • aromigi
    Fari ion aroma: aromigi likvoron per anizo.
    aromo

    aromo


    Iel rilatitaj:

    Angelikx absintx akacix alpinix ambrozix bedelix benzox cerefolix cimbopogonx cinamx kuirx spicx ĉokoladx