ŝenoprazo

ŝenopraz/o (Z)


[BOTANIKO] Sp. de aliumo (Allium schoenoprasum), tufiĝanta, kun malgrandaj, longformaj, ne okulfrapaj bulboj, kun tre verdaj, kavaj, tubformaj folioj kaj kun violete rozaj floroj en densa kapo apekse de 20-50 cm longa pedunklo; hejma en Eŭropo kaj Azio, kultivata por folioj uzataj por salato, buterpano, supo k.a.: ovaĵo kun ŝenoprazo (Z).

ŝenoprazo


Iel rilatitaj:

ajlx aliumx florx legomx