saŭco
*saŭc/o
[KUIRARTO] Likva preparaĵo, por gustigi aŭ spici iajn manĝaĵojn: la karpoj kun bruna vinbera saŭco (Z); tomata, menta saŭco; blanka, beŝamela, karea, pipra, remolada saŭco; (f) malsato estas plej bona saŭco; la artikoloj (de propagando) devas esti ne sekaj, sed preparitaj kun certa saŭco (Z).
beŝamelo, bearnezo, holandezo, majonezo, frikasi, keĉupo, reliŝo. saŭci (tr)
Trempi en saŭcon, priverŝi per saŭco. saŭcaĵo
Frikasaĵo. saŭcujo
Ujo, por prezenti aparte la saŭcon sur la tablo.
saŭcx
Iel rilatitaj:
ajlx
bearnezx
beŝamelx
kuirx
manĝx
spicx