cepo

cep/o (8)

  1. [ BOTANIKO] Sp. de aliumo (Allium cepa var. c.) kun tunika bulbo blanka, ruĝa aŭ de flava ĝis bruna, ronda k laŭakse simetria; legomo kultivata kiel unujara aŭ (por semproduktado) dujara ekde 3 000 j.a.K. en Egiptio k Mezopotamio, nun en ĉiuj mez- k milde-varmaj regionoj.
    ŝaloto.
  1. [KOMUNUZO] La bulbo de cepo 1: frititaj cepoj; ceposupo. SIN. cepbulbo.
  • tubocepo
    [ BOTANIKO] Sp. de aliumo (tuba aliumo), parenca al cepo, kun ne tre videbla bulbo, kun tufo de cilindraj, kavaj folioj, kies malsupra parto, blanka, mola, sukoriĉa, estas uzata en kuirarto.
    cepo

    cepo


    Iel rilatitaj:

    BOTANIKO ajlx aliumx bulbx cepx florx legomx spicx ŝalotx