bergamoto

  1. [ BOTANIKO] Subsp. de citruso (Citrus aurantium subsp. bergamia), arbo kun fruktoj malpli grandaj ol oranĝo, pir- aŭ glob-formaj, kun tre acida, verdete flava karno k amara, bonodora flava ŝelo.
  1. [KOMUNUZO] Frukto de bergamoto 1. SIN. bergamotfrukto.
  • bergamotujo , bergamotarbo
    Bergamoto 1. [VIDU] piro.
  • bergamota esenco
    [ FARMACIO] Bonodora esenco de la ŝelo de bergamotfrukto, enhavanta i.a. linalolan acetaton, uzata i.a. por fabrikado de likvoro, bombonoj k parfumo.
  • bergamotfrukto
    Bergamoto 2.
    bergamoto

    bergamoto


    Iel rilatitaj:

    BOTANIKO FARMACIO acidx amarx arbx bombonx citrusx flavx likvorx parfumx