aglo


  1. [ zoologio] Granda rabo birdo (Aquila k parencaj g-oj) el la fam. de akcipitredoj, kun kurba beko k akra vido: la aglo estas rigardata kiel la reĝo de la birdoj; aglo trumpetas; kie ajn estos la kadavro, tien kolektiĝos la agloj (N); aglido, aglino, aglonesto.
    harpio, vulturo.
  1. Ties figuro, uzata kiel milita emblemo: la romaj, la napoleonaj agloj (armeoj).
  1. [heraldiko] Ties figuro en frontpozo kun etenditaj flugiloj: la Prusa aglo; la Aŭstria dukapa aglo.
  1. (f) Homo kun tre penetranta inteligento: li ne estas aglo (Z) ( [VIDU] pulvoro).

  • Aglo
    [astronomio] Ekvatora konstelacio (Aquila).
  • imperia aglo
    Sp. de aglo (Aquila heliaca).
  • reĝa aglo
    Sp. de aglo (Aquila chrysaetos).
  • agla
    1. Rilata al aglo (j): agla krio.
    1. Simila al tiu de aglo: agla rigardo; agla (hoka) nazo; agla rapideco(X).
  • botaglo
    [zoologio] Sp. de aglo (Hieraaetus pennatus).
  • fiŝaglo
    [zoologio] Pandonio.
  • eta kriaglo
    [zoologio] Sp. de aglo (Aquila pomarina).
  • granda kriaglo
    [zoologio] Sp. de aglo (Aquila clanga).
  • maraglo
    [zoologio] Haliaeto.
  • nizaglo
    [zoologio] Mediteranea sp. de aglo (Hieraaetus fasciatus).
  • rabaglo
    [zoologio] Sp. de aglo (A. rapax).
  • serpentaglo
    [zoologio] Cirkaeto.




  • birdo plumo zoologio

    Iel rilatitaj:

    Altairx akcipitrx akvilegix birdx butex cirkaetx emblemx envergurx harpix inteligentx konstelacix milvx plumx pulvorx rabx rigardx ungx vulturx zoologix