vulturo

*vultur/o

  1. [ZOOLOGIO] Unuspecia g. Vultur gryphus, SIN. Anda kondoro.
  1. [KOMUNUZO] Granda kadavrovora rabobirdo kun longa, rekta beko malsuprenkurba ĉe la pinto, kun ofte pli-malpli nudaj kapo kaj kolo kaj kun relative malfortaj piedoj: putraĵo allogas vulturojn (f: pp avidaj heredantoj). SIN. grifo.
  • malnovmonda vulturo
    Vulturo 2 el la fam. akcipitredoj, loĝanta en la Malnova Mondo (Eŭropo, Azio kaj Afriko), ekz. gipo, gipaeto, neofrono, orelvulturo, monaĥvulturo.
  • novmonda vulturo
    Vulturo 2, el la fam. kataredoj, loĝanta en la Nova Mondo (Ameriko), ekz. katarto kaj kondoro.
  • orelvulturo
    Sp. de malmovmonda vulturo (Torgos trachelliontus).
  • monaĥvulturo
    Sp. de vulturo (Aegypius monachus).

    vulturo


    Iel rilatitaj:

    aglx