tamen

*tamen


Cirkonstanca morfemo, signifanta malgraŭ tio: ŝi demandis, videble devigante sin esti serioza, tamen ne povante tute kaŝi rideton (Z); la knabo estis enlitigita. La maljuna avo tamen restis ĉe sia laboro (Z); seninfana estis la edzeco de la rabeno, tamen ĉirkaŭ li ne mankis vivado kaj moviĝado (Z); Jakob havis dek-du filojn, tamen pri sia Jozefo li ploris per sangaj larmoj (Z); li havis filinon belan, sed blindan, kio tamen ne ŝajnis manko por ŝi (Z).
  • RIM. 1 'tamen'estas ofte akompanata de konjunkcio (kaj, sed) aŭ ĝi sekvas koncedan subjunkcion, por esprimi pli akcentan kontraŭecon: ni estas diversgentanoj, kaj tamen ni sentas nin kiel samgentanoj (Z); maro ĉiujn riverojn ricevas, kaj tamen ne krevas (Z); kaj tamen ekzistas ankoraŭ savo por ŝi! (Z); ŝi evitadis la manojn de la pasantoj, ŝi preterfrotadis ilin, sed tamen forkuradis (Z); sed tamen la prudento necesigas min venki la naturon (Z); la estraro havas konsiderojn subtilajn: malgraŭ ke estas malproksime, ĝi tamen notas al si en la cerbo (Z); kvankam ili loĝis en kelo, tamen agrabla varmo regis en ilia ĉambro (Z); la sorto donis al mi rolon, kvankam tre flatan, tamen samtempe ankaŭ tre ŝarĝan (Z).
    RIM. 2 'sed'montras kontraŭecon aŭ limigan kondiĉon pli fortan ol 'tamen'; 'kontraŭe'montras kontraŭecon en loko aŭ en situacio de personoj, aferoj aŭ ideoj; 'dum'ankaŭ povas montri kontraŭecon, sed nur ĉe samtempeco.

    PMEG: [tamen]



    Iel rilatitaj:

    jes kvankam sed