kvankam

*kvankam

Subjunkcio, montranta kaŭzon aŭ motivon, el kiu devus rezulti efiko, kiu tamen ne estiĝas: mi vidas nenion, kvankam ĉio estas luma (Z); preĝadi mi ne povas, kvankam forte mi volus preĝi (Z); kvankam ŝi estas riĉa, ŝi vestas sin tre simple (B).
  • RIM. 1 'kvankam' povas aperi ekster subprop.
    a) ĉar esti estas sk-ata: kvankam blinda kaj maljuna, li en la daŭro de tre mallonga tempo perfekte ellernis E-on (Z);
    b) ĉar 'kvankam' estas uzata kiel konjunkcio: plenumi laboron agrablan, malfacilan (Z); aŭ kiel partikulo rilatanta al adjektivo: la sorto donis al mi rolon, kvankam tre flatan, tamen samtempe ankaŭ tre ŝarĝan (Z).
    RIM. 2 La korelativo de 'kvankam' estas 'tamen'; uzi 'sed' en tiu rolo estas eraro.
    RIM. 3 Inter la koncedaj subjunkcioj 'kvankam' montras simplan konstaton, 'malgraŭ ke' emfazas la kontraŭecon, 'spite ke' aludas intencan kontraŭecon, 'eĉ se' akcentas la neatenditecon de la kontraŭeco.
    RIM. 4 En la fruaj tempoj de E., Z. uzis 'kvankam' kiel partikulon rilatantan al verbo: se tio ĉi estas trograndigita, tio povas kvankam elvoki ridon de la mallertuloj, sed la kompetentan homon ĝi forte ĉagrenas (Z).

    PMEG: [kvankam]


    malgraŭ. tamen.

    Iel rilatitaj:

    malgraŭ nenial sed tamen