demenco

demenc/o

[ MEDICINO] Simptomaro, karakterizata de kompleta k definitiva ruiniĝo de la psikaj kapabloj.
  • frua demenco (ark.)
    Finstadia skizofrenio.
  • senila demenco
    Mensa perturbo, karakterizata de lezoj de la cerebraj histoj k de la psikaj kapabloj, malgraŭ bone stataj angioj.
  • demenculo
    Homo suferanta je demenco.

    Iel rilatitaj:

    MEDICINO alienx mensx perturbx psikx skizofrenix