citruso

citrus/o

[ BOTANIKO] G. (Citrus el rutacoj) de daŭrafoliaj arboj k trunkarbustoj kun junaj ŝosoj ĝenerale dornaj, kun folioj simplaj, kun floroj blankaj aŭ violete purpuraj, aromaj, akselaj, unuopaj aŭ en malgrandaj korimboformaj grapoloj, k kun berecaj fruktoj; ĉ. 16 sp-oj el S k SE Azio, plejparte kultivataj en la varmaj regionoj: C. aurantiifolia (
limeo), C. aurantium (
bergamoto), C. aurantium. subsp. bergamia (
bigarado), C. maxima (
maksimuma citruso, SIN. pampelmusujo), C. limetta (
limedo), C. limon (citronujo, SIN. limono), C. medica (
cedrato), C. paradisi (
paradiza citruso, SIN. grapfruktujo), C. reticulata (
reta citruso, SIN. mandarinujo,
klementinujo), C. sinensis (
ĉinia citruso, SIN. oranĝujo).
  • ĉinia citruso
    (C. sinensis) Oranĝujo.
  • maksimuma citruso
    (C. grandis) Pampelmusujo
  • paradiza citruso
    (C. x paradisii). Grapfruktujo.
  • reta citruso
    (C. reticulata) Mandarinujo.
    fortunelo.

    Iel rilatitaj:

    BOTANIKO arbx bergamotx bigaradx cedratx citrx dornx fortunelx grapx limonx mandarinx oranĝx pampelmusx rutx