logiko

logik/o (1)

  1. [FILOZOFIO] Scienco pri la formoj kaj leĝoj de la pensado: fakultato de filozofio kaj logiko (Z); la traktato de Aristotelo pri la logiko; formala, aplikata, matematika logiko.
  1. Kohera kaj konsekvenca rezonado aŭ argumentado: ĉu ekzistas eĉ guto da senco kaj logiko en tiuj mokoj? (Z); ni tiam pekus kontraŭ la logiko (Z); la logiko kategorie ordonas, ke por ĉiuj nomoj estu unu egala ortografio (Z); en sensignifa kondiĉa nomo kial ni bezonas logikon? (Z).
  1. Maniero de rezonado propra al iu persono: kia mirinda kaj naiva logiko! (Z).
  1. (f) Racia, kvazaŭ sintrudanta sinsekvo de aferoj: la logiko de la okazaĵoj, de la faktoj, de la historio.
  • logika
    1. Konforma al la logiko: logika indukto, dedukto; lingvo absolute logika estas lingvo senviva (Z); se ni por ia idiotismo ne trovos pli bonan esprimon pure logikan [...] (Z); la vera stilo E-a estas nur solo simpla kaj logika (Z).
    1. Kapabla logike rezoni aŭ konduti: vi ne estas logika!
  • logikeco
    Eco de io logika: komuna ĝisnuna uzado devas ludi en lingvo pli gravan rolon ol seke teoria logikeco (Z).
  • logikisto
    Specialisto pri logiko 1.
  • nelogika
    Kontraŭa al la logiko 1 kaj 2.


    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    Aristotelx Bulex absurdx bulex cirkvitx demonstrx estx