kartoĉo

*kartoĉ/o

  1. Municio de ĉasaj aŭ militaj pafarmiloj, konsistanta el cilindra ujeto, kartona aŭ metala, kun pafaĵo (plumberoj, kuglo ks) kaj eksplodaĵo: blanka kartoĉo (ekzerca kartoĉo, sen pafaĵo).
    pulvujo, prajmo. [VIDU] kartoĉrubando, kartoĉŝargilo, kartoĉzono.
  1. Ujeto, entenanta produktaĵon kaj enmetota en la koncernan aparaton: inka kartoĉo por fontoplumo; kartoĉo por fandogardilo; [FOTOGRAFIO] kartoĉo por fotografilo (volvaĵo el filmo, ŝirmita kontraŭ lumo per opaka ujo).
  1. [LUDOJ] Ujeto kun kromaj programoj, enmetebla en aparatojn kiel sintezilon (por pliaj son-repertuaroj), ludkonzolon (por pliaj ludoj) ks.
  • kartoĉego
    Kunmetaĵo de obusingo kaj de obuso, uzata por rapidpafaj kanonoj.
  • kartoĉujo
    Leda ujo, por teni kartoĉojn, kutime krocita ĉe zono.

    Iel rilatitaj:

    barelx pistolx