legendo

*legend/o

Rakonto pri malnovaj okazaĵoj, en kiu la historiaj faktoj estas intermiksitaj kun imagitaj mirindaĵoj: la sensenca, en kronikoj kaj legendoj ofte ripetata fabelo (Z); la legendo estas iafoje pli vera, ol la historio; malnova legendo pri la sanktulo, kiu [...] (Z); legendoj de la prapatroj (Z); la legendo pri Karolo la Granda, pri la Tri Magoj, pri la vaganta Judo; la Ora Legendo (Mezepoka libro pri la mirakloj de sanktuloj).
hagiografio, mito.
  • legenda
    Apartenanta al legendo: legenda rakonto; legenda figuro, heroo, braveco.

    Iel rilatitaj:

    Bogomilx Cekropsx amazonx baladx