romantika

romantik/a (2)

  1. Rilata al romantikismo: la romantika poezio, pentrarto.
  1. (f) Plena de ekzaltita pasio: romantika heroo, vivo.
  • romantikismo
    [BELETRO] [BELARTOJ] Literatura kaj arta skolo de la unua duono de la 19a jc en Eŭropo, karakterizita, kontraste kun la klasika skolo, de celado al la kontentigo de la sento kaj fantazio pli ol de la intelekto kaj prudento, preferanta brilecon kaj koloron al klareco kaj precizeco, kaj uzanta troigon kaj hiperboligon de la esprimo, plivole ol diskretecon kaj moderecon: la romantikismo estis la ekregado de la 'mi'.
    baroka, klasika, renesanca, parnasa, simbolismo.
  • romantikisto, romantikulo
    Romantika verkisto aŭ artisto: la granda Dano romantikisto (Z); Bajrono estis la patro de ĉiui romantikuloj.

    Iel rilatitaj:

    artx baladx