sociala

social/a (2)


Koncernanta la komunajn ekonomiajn interesojn de socio, kontraste kun la politikaj: pri socialaj reformoj povas sukcese paroli nur riĉulo, kiu oferas [...] (Z); socialaj konfliktoj; sociala asekuro (asekuro, en kiu partoprenas la ŝtato, la mastroj kaj la dungitoj, celanta kovri la ekonomiajn kaj fizikajn riskojn).
  • socialema
    (pp ŝtato) Tia, ke per siaj registaraj instancoj (asekurado, subvenciado, loĝigado kc) ĝi celas certigi al ĉiuj anoj plej altan bonstaton.
  • socialigi
    Aranĝi konforme al socialismo: socialigi la grandajn ŝtalfabrikojn.
  • socialismo
    1. Socipolitika doktrino, kiu, pravigante sin aŭ per idealo de justeco kaj frateco, aŭ per leĝoj de la ekonomia evoluo, rekomendas anstataŭigon de la kapitalisma ekonomia organizo per nova organizado, transdonanta la ilojn de produktado al la socio kaj rezultigonta komunajn vivkondiĉojn ne nur pli justajn, sed ankaŭ pli favorajn al plena disvolviĝo de la homa personeco.
    1. [MATERIISMO] Socipolitika doktrino, celanta, per la starigo de celkonforma mastrumado, forigi la plusvaloron, kiun profitas mastro, akcikompanio aŭ ŝtato el la laboro de siaj dungitoj.
      anarkio, kolektivismo, komunismo, sindikatismo.
  • socialisto
    Adepto de socialismo.
    laborpartio, socialdemokratio.
  • nacisocialismo
    Doktrino de Hitlero kaj liaj sampartianoj, kies ĉefaj karakterizaĵoj estis germana naciismo, totalismo, rasismo kaj militismo.
    naziismo.


    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    agitx