adiaŭ


Interjekcio , per kiu oni salutas iun, irante for de tiu persono por longa tempo: adiaŭ por ĉiam! (Z); farita via faro, nun adiaŭ, mia kara! (Z) (mi ne plu bezonas vin); diri adiaŭ al la mondo surtera (Z); letero de adiaŭ (Z).

  • adiaŭi
    1. (tr) Diri adiaŭ al iu: li adiaŭis ĝin kun larmoj.
    1. [komputiko] Indiki al komputilo la finon de seanco.
      saluti.
  • adiaŭo
    Saluto per tiu vorto aŭ samsignifa gesto: kapsigni adiaŭon al iu (Z).
  • adiaŭa
    Esprimanta adiaŭon: adiaŭa beno; ĉi tiu saluto estis klare adiaŭa (Z); adiaŭa kunveno. [VIDU] revido.


  • Adiaŭ por ĉiam. Akompani iun ĝis la pordo. Ĝis revido!. Letero de adiaŭ. Per abrupta adiaŭo. Salutu lin en mia nomo. Sekvi, akompani per la okuloj. Sendi perfingrajn kisojn. Svingi per la naztuko.

    Iel rilatitaj:

    akceptx benx finx forlasx interjekcix kisx larmx salutx svingx vidx ĝentilx