skolto

skolt/o

  1. [HISTORIO] Kavaleriano izolita, kiu esploris kaj observis, por protekti sidantan trupon.
  1. [ARMEOJ] Soldato, elsendita por kolekti informojn pri la irota vojo, la eventuala ĉeesto de malamikoj ktp.
    patrolo.
  1. Rapidira ŝipo aŭ aviadilo, plenumanta tiun saman rolon.
  1. Ano de la movado, kiun regas la principoj de skoltismo.
  • skolte
    Laŭ la maniero de skolto: (f) miaj liberaj fingroj skolte esploris aliloke agrablajn montetojn kaj valetojn (LB).
  • skolti (ntr)
    Agi kiel skolto.
    gvati, spioni, esplorrigardi, subaŭskulti.
  • skoltado
    Esplora irado de homo, ŝipo, aviadilo.
  • skoltismo
    Movado, kies celo estas formi karakteron, senton de honoro, sanon kaj iniciateman spiriton de la junularo, grupigante ilin en trupojn, submetitajn al libere akceptita disciplino.
    junpioniro.

    skoltx


    Iel rilatitaj:

    ludx tendx trupx