sonĝo

*sonĝ/o

  1. Serio da bildoj kaj scenoj, aperantaj al dormanta persono: mi havis tre strangan sonĝon (Z); sonĝo teruras, sonĝo forkuras (Z); infano, kiu ĝemas en sonĝo (Z); ne atentu viajn sonĝojn, ĉar malveraĵon ili profetas al vi (X); laŭ la psikanalizo la sonĝo estas la simbola kontentigo de efektive nekontentigita tendenco aŭ deziro; (f) ŝi iris kvazaŭ en sonĝo (Z); ŝi eksentis, ke ĉio, kion ŝia edzo al ŝi rakontis, ne estas simpla sonĝo (Z); (analoge) maldorma sonĝo (imagaĵoj, kiujn infanoj kaj iaj maturuloj kvazaŭ en sonĝo vidas ne dormante). [VIDU] sonĝinterpretado.
  1. (ark.) Revo: ĝis la bela sonĝo de l' homaro [...] efektiviĝos (Z).
  • sonĝa
    Koncernanta sonĝon, vidata dum sonĝo: sonĝa fantomo (Z).
  • sonĝi (tr)
    1. Vidi kaj senti image dum la dormo: ŝi tute ne povis rememori, kion ŝi sonĝis (Z); ŝi sonĝis pri sia propra filo (Z); ŝi sonĝis, ke ŝi sidas tie (Z); en la Kristnaska tempo, la arbo sonĝis sian plej belan sonĝon (Z); tio estas eraro, ĉion ĉi tion vi nur sonĝis (Z).
    1. (ark.) Revi: ke la Delegacio faros tian agon, tion mi ne povis sonĝi eĉ unu momenton (Z).
  • trasonĝi
    Pasigi kvazaŭ en sonĝo: li trasonĝis sian vivon; ĉiu tago vane trasonĝita (Z).
  • inkubsonĝo
    Sonĝo malagrabla, estiganta angoron aŭ teruron. SIN. koŝmaro.

    sonĝo

    REVO: [sonĝo]

    Antaŭaverta sonĝo.Bonan dormon, bonan sonĝon.Interpreti sonĝojn.Malaperi kiel malbona sonĝo.
    atenta. dormi. imagi. klara. pensi. psikologio. ripozi. sorĉi. spirito.

    Iel rilatitaj:

    atentx delirx dormx imagx klarx pensx psikologix ripozx sorchx spiritx