mistero

*mister/o

  1. [RELIGIO] En la egipta, helena kaj Romana religioj, sekreta doktrino kaj kulto, kiu promesis al la inicitoj la senmortecon per simbola unuiĝo kun mortanta kaj resurektanta diaĵo: la misteroj de Iziso; la Eleŭzisaj misteroj.
  1. [KRISTANISMO] Dogmo, revelaciita de Dio kaj neatingebla per la nura racio: la mistero de la enkarniĝo, de la elaĉeto, de la Triunuo.
  1. (f) Fakto, afero kaŝita aŭ neklarigebla: la misteroj de posttomba vivo (Z); deĉifri la misterojn de la naturo; libro, kiu instruas la misterojn de la subtila lingvo de la Francoj (Z); lia morto restis ĝis nun politika mistero.
    enigmo.
  • *mistera
    Enhavanta ion kaŝitan, sekretan, malklaran: misteraj signoj; misteraj por la amaso teknikaj terminoj (Z); mistera krimo; mistera ordono, sciigo; fine la mistera pordo malfermiĝis; la senlima mistera maro; vojo kiu iris en la mondon, inter la misterajn altajn altaĵojn kaj nekonatajn spacojn (Z); la mistera kontrakto, kiun mi faris kun la firmo H. (Z).
  • mistere
    Kun mistero: li ĉiam kondutas mistere; la mistere ridetanta mieno de ŝia edzo (Z).
  • misteraĵo
    Mistero 3: multaj E-istoj vidas en tiu ĉi kontrakto ian misteraĵon (Z).

    mistero

    Esprimoj:


    Kelkaj kunmetaĵoj:

    mistera, misteraĵo, mistere

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    Sekreta doktrino kaj kulto ĉe idolanoj.
    Dogmo neesplorebla kaj nekomprenebla de la homa intelekto, sed senpere malkaŝita de Dio.
    Fakto, afero, kiu ne povas esti klarigata kaj kies kaŭzoj restas nekonataj
    enigmo

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    apokalipsx arkanx dogmx enigmx sekretx teatrx