plastido

plastid/o

[BIOLOGIO] [BOTANIKO] Organeto de vegetajaj ĉeloj, kun duobla membrano kaj propra DNA: ĉiu plastido naskiĝas per dividiĝo de jam estanta plastido.
mitokondrio.
  • plastidaro
    Tuto de la plastidoj de ĉelo.
  • amelplastido
    Plastido riĉa je amelo, ekz. ĉe terpomoj, semoj de cerealoj.
  • klorofilplastido
    Kloroplasto.
  • karotenplastido
    Plastido kun karotenoidaj pigmentoj, de flava ĝis ruĝa. SIN. kromoplasto.
  • praplastido
    Eta plastido, el kiu diferenciĝas aliaj plastidoj, ekz. amelplastidoj.

    plastidx


    Iel rilatitaj:

    plastx