bombo

  1. [ ARMEOJ] Eksploda metala globo aŭ konuspinta cilindro, ĵetata de aviadilo, aŭ pafata de specialaj kanonoj: brulbombo, flambombo (por bruligi domojn ks); flugbombo (kutime mempropulsa k provizita per aloj); fumbombo; prokrasta bombo; submara bombo (eksplodanta sub la marsurfaco). [VIDU] bombaviadilo, bombokanono, bomborako, bombotruo.
  1. Similforma objekto: [FIZIKO] KALORIMETRIA BOMBO; [KUIRARTO] GLACIAĴBOMBO; [GEOLOGIO] vulkana bombo ( lafa bloko rond-, pir- aŭ ŝpinil-forma, de ĉ. 1 dm³ ĝis kelkaj m³, elĵetita el vulkano k falinta teren).
  • fisia bombo = atombombo .
  • bombi (tr)
    ĵeti bombojn sur: ili bombis la stacidomon.
  • bombado
    Ago bombi: la bombado daŭris du horojn.
    bombardi.
  • atombombo
    Disatomiĝanta bombo.
  • hidrogenbombo (aŭ H-bombo)
    Fuzia bombo, eksplodigata de fisio.
  • tapiŝbombado
    Intensa bombado sur urbon, regionon ks.
  • uranibombo (aŭ U-bombo)
    Bombo, konsistanta el hidrogena bombo kun ŝelo el ordinara uranio, fisiigata de la interna hidrogenbombo.
    bombx

    bombx


    Iel rilatitaj:

    ARMEOJ apokalipsx atomx aviadilx bunkrx eksplodx fisix glacix kanonx lafx uranix vulkanx