dependi

Vd pendi.
*dependi 1 Esti subigita sub ies volo aŭ povo: la filo dependas de sia patro; la sorto de homo dependas de Dio; la afero ne dependas de mia voloZ; la decido dependas de viB; de vi dependos, ĉu la mondo havu de nun fortikan pacon, aŭ ĉu ni havu nur kelktempan silentonZ. ☞ obei, submetiĝi. 2 Esti ligita kun io per mallarĝa rilato de konsekvenco: ĉio ĉi dependas de la cirkonstancoj, de la sekreteco, rapideco, de via gusto, de l’ kutimoZ, de la vetero; mia feliĉo dependas de tio, ĉu mi edziĝos kun ŝi. 3 Esti konsistiga parto de tuto: tiu ĝardeno dependas de la bieno; la aferoj, kiuj dependas de nia metio; tiu vilaĝo ne dependas de nia distrikto. ☞ aparteni. dependa. Tia, ke ĝi dependas de io: gento, kiu de jarcentoj sentas sin dependa; terpeco dependa de la vilaĝa komunumo; Λ dependa (subordigita) propozicio. lineare dependa ∆ (pp aro de vektoroj) Tia, ke iu lineara kombinaĵo formita el la aro nulas, kvankam ties koeficientoj ne ĉiuj nulas. depende de. Sekve de, laŭ, y al: mi rezervas al mi la rajton akcepti vian decidon aŭ ne, depende de la aŭtoritateco de via komitatoZ; mi agos depende de tio, kiel li respondos. dependaĵo. Io, kio dependas de alio: vendi la kastelon kun ĉiuj ĝiaj dependaĵoj. dependeco. Stato de iu, io dependa: ili tenis la laboristaron en hontinda dependeco.

Iel rilatitaj:

pendx