konservativa

konservativ/a (3)

[POLITIKO] Ema konservi la nunan staton de la aferoj; kontraŭa al ŝanĝoj aŭ reformoj: burĝo politike kaj sociale konservativa; [KOMUNUZO] la partio de la amikoj konservativaj estas tro malforta (Z); la libroj instruaj devas esti pedante konservativaj eĉ en la plej malgranda bagatelo! (Z).
  • konservativismo
    Idearo kaj konduto de konservativuloj: rutina konservativismo.
  • konservativulo
    Persono ema al ideoj kaj konduto konservativa: la regularo de la Ligo estas multe pli oportuna al la konservativuloj ol al la progresistoj (Z).

    Iel rilatitaj:

    dekstrx