kortiko

kortik/o

  1. [ANATOMIO] [BOTANIKO] (cortex) Supraĵa tavolo de diversaj organoj: la rena kortiko (cortex renalis); kortiko de la talo de likeno.
    ŝelo, kortekso, medolo.
  1. [ANATOMIO] (cortex) (speciale) Supraĵa tavolo de la surrena glando. [VIDU] kortikoterapio, kortikosteroido, kortikosurrena (Vd reno).
  1. [BOTANIKO] (cortex) (pp vaskulplantoj) La ekstera parto de radiko kaj tigo, konsistanta el nekondukaj histoj, i.a. epidermo, subera parenkimo, kortika parenkimo kaj endodermo.
    steleo, endodermo.
  • kortikotropa
    [BIOLOGIO] [MEDICINO] Havanta afinecon al la kortika substanco de la surrena glando (kortikoafina) aŭ stimulanta ĝin (kortikostimula).

    Iel rilatitaj:

    aldosteronx cilindrx