salato

*salat/o

  1. [KUIRARTO] Manĝaĵo, konsistanta el freŝaj aŭ boligitaj herboj aŭ legomoj, kutime spicitaj per salo kaj saŭco, ekz. el vinagro kaj oleo, aŭ el citronsuko, sukero kaj cepopecetoj aŭ el majonezo kaj aromherboj: salato el kukumoj, el kreso, el tomatoj; Nicmaniera salato.

RIM. Oni ne uzu tiun vorton anst. 'laktuko'.
  1. (f) Senorda konfuza miksaĵo el tre diversaj aĵoj: tiu libro estas vera salato el klarigoj, konsilaj, versoj, ŝercoj.
  • salatujo
    Kava plado, uzata por miksi la salaton kaj prezenti ĝin sur la tablo.
  • fruktosalato
    Miksaĵo el diversaj distranĉitaj fruktoj, eventuale kun siropo kaj brando.
  • salikoketosalato
    Entreo el salikoketoj, diversaj fruktoj kaj rozkolora saŭco.

    salato


    Iel rilatitaj:

    betx cerefolix cikorix kuirx legomx manĝx