konsulti

konsult/i (tr) (3)

  1. Demandi specialiston por ekscii ties opinion pri iu punkto: konsulti advokaton, kuraciston, specialiston, kompetentulon, orakolon; (f) konsulti sian konsciencon.
    sin turni al, konsiliĝi kun.
  1. Serĉi informojn en tiucela faka libro: konsulti arkivon, gramatikan libron, fidindan vortaron.
  • konsult (ad)o
    Ago de tiu, kiu konsultas: la konsultado kostis al mi cent eŭrojn.
  • konsultejo
    ĉambro, kabineto, kie advokato, kuracisto k.a. donas siajn respondojn al konsultantoj.
  • konsultiĝa
    Rajtanta doni sian opinion pri demando, sed ne decidi pri ĝi: konsultiĝa komitato (kontraste kun balotrajta).

    konsultx


    Iel rilatitaj:

    balotx konsilix