baldaŭ

Cirkonstanca morfemo, signifanta ' post paso de nur iom da tempo': falis gutoj post gutoj, k baldaŭ fariĝis vera pluvego (Z); la lacigita cigno estis la lasta en la vico, k baldaŭ ĝi restis je granda distanco malantaŭe (Z); teatramanto ofte vizitas la teatron, k ricevas baldaŭ teatrajn manierojn (Z); se via formo estas efektive bona, ĝi baldaŭ trovos multajn amikojn (Z); la suno, kiu estis baldaŭ subironta (Z); kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas (Z); publikigu la proponon kiel eble plej baldaŭ (Z); eĉ fadeno triopigita ne baldaŭ disŝiriĝos (X).
post ne·longe.
  • baldaŭa
    Okazonta post mallonga tempo: ĝis baldaŭa revido!
    baldaŭ

    baldaŭ


    Esprimoj

    Gasto, kiel fiŝo, baldaŭ fariĝas malfreŝa (Z).
    Kiu leviĝas fiere, baldaŭ falos al la tero (Z).
    Kiu tro alten rigardon direktas, tiu tre baldaŭ okulojn difektas (Z).
    Kiu tro ripozas, baldaŭ almozas (Z).
    Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo (Z).
    Larmo virina baldaŭ sekiĝas (Z).
    Malbonon oni memori ne ĉesas, bonon oni baldaŭ forgesas (Z).
    Ne moku mizeron de alia, ĉar baldaŭ venos via (Z).
    Se muso nur unu truon disponas, ĝi baldaŭ la vivon fordonas (Z).
    Se sako tro pleniĝas, ĝi baldaŭ disŝiriĝas (Z).
    Suno estas baldaŭ subironta.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    baldaŭa

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    post paso de nur iom da tempo
    okazonta post mallonga tempo

    Ankaŭ vidu:

    esperi. morfemo. post. tempo

    Iel rilatitaj:

    antaŭ esperx longx morfemx novx post rapidx tempx venx