magmo

magm/o

[GEOLOGIO] Varmega (almenaŭ 600°C) likva materio, estiĝinta profunde en la terkrusto, kiu ŝanĝiĝas al petroj solidiĝante pro malvarmiĝo, aŭ en la profundo (plutonaj petroj) aŭ sur la surfaco (vulkanaj petroj) de la tero.
lafo.
  • magma
    Konsistanta aŭ estiĝinta el magmo: magma petro (el solidiĝinta magmo, ekz. diorito, granito); granita, bazalta magmo.
  • magmiĝo
    Estiĝo de magmo pro fandiĝo de termaterialo: magmiĝo de la termantelo, de metamorfaj petroj.
    anatekso.
  • magmismo
    Tuto de la magmaj fenomenoj (estiĝo, moviĝo, kristaliĝo).

    Iel rilatitaj:

    anateksx aplitx asimilx astenosferx geologix vulkanx