kloako

kloak/o (1)

  1. Kanalo, ordinare subtera, tra kiu elfluas la malpuraĵoj kaj ekskrementoj de urbo: mi volus, ke vi sufokiĝu en kloako! (Z); ĵeti sian monon al la kloako (Z).
    bilĝo, latrino, puto.
  1. (f) Loko, kie multiĝas plej mallaŭdindaj faroj: tiu urbo, kloako de ĉiuj malvirtoj.
  1. [ZOOLOGIO] Postaĵa poŝo de kelkaj bestoj (reptilioj, birdoj k.a.), en kiu malfermiĝas la ekstremaĵo de la intesta, urina kaj seksorgana kanaloj.
  • kloaka
    Rilata al kloako: kloaka kanalo; (f) kloaka animo.
  • kloakisto
    Metiisto, kiu laboras en la kloakoj.
  • kloakuloj
    [ZOOLOGIO] Ordo (Monotremata) de la plej primitivaj, ovonaskaj, aŭstraliaj mamuloj. SIN. monotremoj.
  • kloakpuriga
    [EKOLOGIO] Karakterizanta instalaĵon, kiu ebligas purigi kloakakvon per biologia procezo.

    kloako


    Iel rilatitaj:

    aperturx botx domx ekologix korpx tegmentx