masto

*mast/o

  1. Longa ronda trabo, pasintece el ligno, nun el ŝtalo aŭ aluminio, sur kiu oni pendigas la velojn de boato, ŝipo: starigi, kuŝigi la maston; dupeca, tripeca masto; la ŝipo portas sur la antaŭa masto la standardon de Bremeno (Z); la ŝaŭma akvo, minacante sin transĵeti super la mastoj (Z); la ĉefa masto rompiĝis en la mezo (Z).
    bumo, busprito, butono, jardo, topo.
  1. Simila stangego, el ligno, fero, latiso, betono servanta kiel subportilo: tripieda masto de kirasŝipo; antenmasto, flagmasto, signalmasto; masto por elektraj konduktiloj.
  • mastaro
    Tuto de la mastoj sur unu ŝipo.
  • mastisto
    ŝipano, kiu zorgas pri la manovroj de la veloj.
  • mastizi
    Provizi per masto (j).
  • dumast (ul)o, trimast (ul)o, kvarmast(ul)o
    ŝipo kun resp. du, tri aŭ kvar mastoj; belega trimastulo (Z).
  • senmastigi
    Senigi (ŝipon) je ĝiaj mastoj.
  • brammasto
    La supra parto de tripeca masto.
  • ĉefmasto
    La plej alta, meza masto ĉe trimasto (ĉe kvarmasto estas du ĉefmastoj, la antaŭa kaj la posta).
  • frontmasto
    La antaŭa masto.
  • kargomasto
    Levbumo.
  • krucmasto (Z), postmasto
    La malantaŭa masto.
  • latismasto
    [ELEKTRO] Latisa masto por subporti granddistancajn konduktilojn aŭ antenojn.
  • topmasto
    La supra parto de dupeca masto.

    masto


    Iel rilatitaj:

    antenx barkx brajlx brigx bumx buspritx havenx pilonx ŝipx